Lia vivo


Louis Kervran


Corentin Louis Kervran naskiĝis la 3-an de marto 1901 en Qimper en Bretonio. Kiel junulo li rimarkis aferojn, kiujn la plenkreskuloj ignoris. Li studis kaj fariĝis fizikista inĝeniero en 1925. El la jaro 1936 konatiĝis esplora laboro de li, en kiu li publikigis, ke la kurento en homa korpo ne obeas al la oma regulo.


Dum la Dua Mondmilito Kevran aktive subtenis la rezistmovadon. 1940 li estis arestita de la Gestapo kaj estis enkarcerigita en Lyon.


De post 1945 li estis gvidanta scienca dungito en francaj ministrejoj. Tie li respondecis la temojn laborsekurecon kaj la protektadon de la loĝantaro kontraŭ radioaktivaj radiadoj. 1966 li emeritiĝis. La franca ŝtato honorigis lin per la kruco de la Honora Legio.


Per sia laboro Kervran deziris pruvi sian sciencan teorion pri la transmutacio de elementoj en biologiaj procedoj. Tiel li volis klarigi plurajn ĝis nun nekompreneblaj faktoj el diversaj sciencaj kampoj (i.a. geologio, medicino, agronomio), ekzemple

 *   kial kokinoj povas daŭre demeti ovojn kun normalaj kalkŝeloj, eĉ se la nutraĵo entenas neniun kalkon kaj la teniĝo okazas en senkalka ĉirkaŭaĵo;
 *   kial en masiva kalkŝtono (kemia: kalcia karbonato) neatendite aperas grandaj peĉoj da magnezia karbonato;
 *   kial ostorompiĝoj pli rapide resaniĝas, se la paciento glutas ekstrakton de la ekvizeto, kiu estas riĉa de silika acido;
 *  kial kampoj restas fruktodonaj dum jarcentoj kaj produktadas bonan rikolton, eĉ se oni neniam aldonas la elementojn, kiuj estas forprenitaj per la rikolto (ekzemple manganon).

    Kaj kromaj frapantaj ekzemploj:

*    Se oni kultivas certajn bakteriojn en senfera nutromedio aldonante iomete da mangana salo, jam post mallonga tempo estiĝas fera oksido.
 *   Ju malpli da kalko troviĝas en gazona grundo des pli forte kreskiĝas la lekantetoj. Tiuj enhavas grandamase kalkon. De kie ĝi venas?
*   Tillandsia usneoides estas planto, kiu kreskas en subtropikaj regionoj sur kupraj telefondratoj kaj vivas nur de aero kaj pluvo. Cindrigita ĝi enhavas 17 % feron kaj 36% silikan acidon, sed preskaŭ neniun kupron.
 *   Se grenoj ĝermas en solvaĵo sen kalcio, la junaj plantoj enhavas post kelkaj semajnoj pli ol la trionan kvanton de kalcio komparita kun la kvanto kiun enhavis la grenoj je la komenco.

Kromaj, ege imponaj ekzemploj estas la haŭtdeĵetado de kraboj, la sekiĝo de fruktoj kaj la kapacito de la tervermo.

Tiujn kaj multajn similajn fenomenojn kolektis Kervran kaj kompletiĝis ilin per propraj esploroj. Ekde 1959 li prezentis siajn ekkonojn al la publiko kaj entute skribis naŭ librojn. Neniu de ili aperis en la germana lingvo. 1972 aperis enkonduka resumo de liaj ideoj kaj eksperimentoj (el tri libroj) en la angla lingvo sub la titolo 'Biological Transmutations' (plurfoje publikigita). En la 1960aj jaroj okazis publika debato pri liaj tezoj en Francio, sed ne en Germanio.

1982 Kervran skribis sian lastan libron. Li forpasis la 2-an de februaro 1983.

Por aprezi lian laboron de jardekoj li estis proponita por la Nobelpremio en fiziologio (medicino):

Nobelpreisnominierung
(C. L. Kervran: Transmutations biologiques et physique moderne. Paris 1982, p. 24)



Impona estas la diverseco de la fakaj kampoj, el kiuj Kervran kolektis faktojn, kiuj ĝis nun oni taksis nenormalaj kaj neklarigeblaj. Laŭ opinio de Kervran oni nur povus klarigi ilin per biologiaj transmutacioj. Li ne subtenas la terminojn 'normala nuklea fuzio' nek 'malvarma fuzio'. Li preferas la esprimon 'transmutacio je malalta energio'. Lia labormetodo ĉiam estas rigide scienca. Finfine necesas denove revigligi la diskutadon pri la rezultoj de Kervran, por ke tiuj estu profunde kontrolata rilate al la valideco.

La esploroj de Kervran sekvas longan tradicion pri scienca laboro, kiu estas traktata en liaj libroj. Ili estas karakterizitaj per strikta scienca metodiko. Ne temas pri alkemio aŭ magio.
 

Tradukis (kun helpo de diligenta samideano) Klaus Friese, Hamburg, 2018 friese_at_esperanto-hamburg.de ________________________________________________________


"Faktoj ne malaperas ignorante ilin." - Aldous Huxley (1927)